Rusa Imperia Mararmeo

La Rusa Imperia MararmeoRusa Imperia Ŝiparmeo estis la ŝiparmeo de la Rusa Imperio, kiu ekzistis el 1696 ĝis la Februara Revolucio de 1917, kreskiĝinte el pli malgranda forto kiu ekzistis antaŭ Petro la Granda fondis la regulan Rusian Ŝiparmeon dum la Dua Azova Militkampanjo. Ĝi etendis en la dua duono de la 18a jarcento kaj dum la komenco de la 19a jarcento jam estis atinginta sian pintan forton, nur post la britaj kaj francaj ŝiparmeoj laŭ grando. La Ŝiparmeo poste venis en periodon de dekadenco pro la rusia malrapida teknika kaj ekonomia disvolviĝo en la unua duono de la 19a jarcento sed ĝi espertis revivigon en la lasta parto de la jarcento dum la regado de la caro Nikolao la 2-a ĝis plej el lia Ŝiparmeo de la Pacifiko estis detruita en la katastrofa Rusa-japana milito. La Unua Mondmilito estis diversa por la Ŝiparmeo, ĉar la germanoj ĝenerale venkis en la Balta Maro dum la Nigra Maro venis sub rusia kontrolo. La Rusa Revolucio markis la finon de la Imperia Ŝiparmeo kies maristoj luktis ambaŭflanke kaj kies survivintaj ŝipoj formis la kernon de la Soveta Mararmeo post ties kreado en 1918.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy